English|Español

Ĉu Ĉinio povas malpermesi

la Koloron Oranĝan?


Other languages:             

Tiun ĉi Alvokon por subteni la kampanjon Koloro Oranĝa ni dissendis la unuan fojon en januaro 2008 al 25.000 kontaktoj ĉie en la mondo. Se vi ne ricevis ĝin, abonu nian informleteron, kaj vi ricevos retmesaĝojn pri la novaĵoj. Subtenu la projekton sendante la Alvokon al via kontakto-listo. 


Al la gazetaro, nia novaĵlisto kaj aliaj interesuloj:



Ĉu Ĉinio povas malpermesi la Koloron Oranĝan?

Helpu nin fari tutmondan eventon pri la homaj rajtoj en Ĉinio subtenante nian Alvokon. Kondiĉo de sukceso estas ke multaj uzos siajn proprajn kontaktolistojn kaj retojn por disvastigi tiun ĉi leteron. Tiamaniere ni povos krei ondon en la globa komunikado kaj diskonigi la projekton Koloro Oranĝa ĉie en la mondo.

Tradukojn de la Alvoko vi trovos en: www.TheColorOrange.net/uk/page21_eo

Subtenu la ideon en: www.TheColorOrange.net/uk/page35

Feliĉan novjaron

Jens Galschiot, skulptisto

Danio

  

 

Ĉu Ĉinio povas malpermesi

la Koloron Oranĝan?

Aliĝu al internacia kampanjo por homaj rajtoj

en Ĉinio kiu lasos la reĝimon sendefenda

 

Jen alvoko al vi subteni la projekton Koloro Oranĝa por montri al la totalisma reĝimo dum la Olimpiaj Ludoj en aŭgusto 2008, ke ni estas multaj kiuj atentas pri la subpremo de la homaj rajtoj en la lando.

La ideo estas samtempe subtila kaj simpla. Per la uzo de io oranĝ-kolora dum la OL-eventoj en kaj ekster Ĉinio, ni atentigas, ke io estas esence kritikinda en Ĉinio. La eblecoj estas senfinaj: oranĝa ĉapelo, kovrilo de fotilo, kravato, globrajono, papero, vestaĵo, sako ktp. Fakte, en specialaj cirkonstancoj la nura senŝeligo de oranĝo povas esti rimarkinda eldiro.

Nenia politika aŭ religia movado povas patentigi la projekton. Partopreno indikas nur subtenon de la homaj rajtoj en Ĉinio.

La registaro alstrebas perfektajn senmakulajn Olimpiajn Ludojn cele al promocio de Ĉinio kiel modernan bone funkciantan socion al miliardoj da televid-spektantoj tutmonde. La reĝimo faros sian eblon por eviti publikan kritikon. Sed uzo de la koloro oranĝa ĝuste rompos la striktan cenzuron kaj iom stumbligos la propagandajn streĉojn de la reĝimo. Samtempe milionoj da subpremataj ĉinoj akiras voĉon dum OL2008.

La baza OL-deklaro mencias kiel bazajn principojn ”la respekto por universalaj, bazaj kaj etikaj principoj” kaj ”antaŭenigo de paca socio celanta al konservado de la homa digno”. Ŝajnas ke neniu povas serioze aserti ke la ĉina reĝistaro respektas tiujn idealojn. Sed la uzo de la Koloro Oranĝa estas etika kaj eksterpolitika esprimo kiu esence kongruas kun la bazaj principoj de la Olimpia Movado.

La projekto sukcesos nur se multege da personoj scios pri la signifo de la Koloro Oranĝa. Normale necesas reklama buĝeto de milionoj da dolaroj por atingi tion. Tiom da mono ni ne havas, sed ni havas (eble) vin. Se vi kaj milionoj da aliaj helpos disvastigi la ideon, ni povos kune krei ’papilian efikon’ kiu estigos oranĝan venton blovantan tra Ĉinio.

·        Plusendu tiun ĉi alvokon al ĉiuj viaj kontaktoj, vizitu la retpaĝon  www.TheColorOrange.net  kaj aliĝu al nia dissendo-listo. Tiel vi daŭre ricevos freŝajn informojn pri la projekto. Sciigu al aliaj per la retpaĝo pri via agado kaj viaj ideoj pri kiel uzi la Koloron Oranĝan. Tiel vi disvastigos la ĝojan mesaĝon por inspiro al aliaj.

·        Uzu mem kreive la Koloron Oranĝan lige al la OL-eventoj. Se vi estas sportisto aŭ membras en asocio por homaj rajtoj, vi povas instigi ilin uzi oranĝajn materialojn kaj publike subteni la kampanjon.

·        La skipoj de Nederlando estas pro siaj oranĝaj koloroj aŭtomate membroj de la projekto. Sed kiel pri la olimpiaj herooj de via lando, ĉu ili estas herooj nur rilate al sporto? Imagu ke la unua ora premiito forviŝos la ŝviton per oranĝa tuko…

La dana skulptisto Jens Galschiot estas la iniciatinto de la kampanjo Koloro Oranĝa. La artisto estas sendependa de ĉiaj politikaj kaj religiaj interesoj. Li plurfoje realigis tutmondajn art-eventojn subtene al humanismaj idealoj, interalie kunlabore kun la demokratia movado en Ĉinio.

La Koloro Oranĝa estas inspirita i.a. de eldiro de la pentristo Kandinsky: ”la koloro oranĝa estas ruĝo farita pli humana per flavo”. La koloro de Ĉinio ja ĝuste estas ruĝa, do eble ni povas subteni la humanajn fortojn enkondukante la Koloron Oranĝan. Sed la elekto de la Koloro Oranĝa estas inspirita ankaŭ de la vestaĵoj de la malliberuloj en Guantanamo kaj de la monaĥoj de Birmo kaj Tibeto.

Ni esperas, ke multaj unuopuloj kaj organizaĵoj decidos subteni la projekton kaj uzi la Koloron Oranĝan.

Jens Galschiot, skulptisto, Banevaenget 22, DK-5270 Odense N

Tel.: +45 6618 4058, Fakso: +45 6618 4158

Retpoŝto: contact@TheColorOrange.net,

www.TheColorOrange.net


Back to:

Warning: opendir(): open_basedir restriction in effect. File(/customers/thecolororange.net/thecolororange.net/httpd.www/files/) is not within the allowed path(s): (/customers/9/f/6/thecolororange.net/httpd.www:/customers/9/f/6/thecolororange.net/httpd.private:/customers/9/f/6/thecolororange.net/tmp:/customers/thecolororange.net/thecolororange.net:/var/www/diagnostics:/usr/share/php) in /customers/9/f/6/thecolororange.net/httpd.www/index.php on line 205 Warning: opendir(/customers/thecolororange.net/thecolororange.net/httpd.www/files/): failed to open dir: Operation not permitted in /customers/9/f/6/thecolororange.net/httpd.www/index.php on line 205

3 de setiembre: Resaca Olímpica - Autocrítica de la prensa sería apropiada

16 de agosto: Usain Bolt ha usado un brazalete naranja en su record Olímpico de los 100m en Pekín


13 de agosto: Rafael Nadal lleva una cinta del pelo naranja en Pekín


7 de agosto: Solicitud para poderse manifestar en Pekín


6 de agosto: ¿La página web oficial hakeada?


17 de julio: Vuelta de Francia y TheColorOrange a Narbonne, fotos


2 de julio: Carta abierta a 30.000 miembros de parlamentos

 


10 de junio: The Color Orange os necesita para crear un viento Naranja en China Haz click para más información sobre los grupos de colaboración Color Orange 


Videos y otra información sobre las actividades en Hong Kong


12- 15 de mayo: Comité Olímpico holandés teme que Holanda sea tomada como rehén de Orange en Pekín 2008


8 de mayo: Buenos consejos sobre como llevar el color naranja durante las Olimpiadas de 2008

 


8 de mayo: el COI está intantando evitar cualquier manifestación política en Pekín


30 de abril: La Columna de la Infamia pintada de Naranja. Ver las fotos


30 de abril:

A pesar de la expulsión el Movimiento Democrático

seguirá y comenzará hoy a pintar

La Columna de la Infamia de Naranja


28 de abril de 2008: Declaración del equipo ColorOrange al que se le denegó la entrada a Hong Kong


A Jens Galschiot y al grupo Orange se les ha denegado la entrada a Hong Kong. Ellos han vuelto a Dinamarca. Divulgaremos más información lo más pronto posible. Leer más


Video de la BBC sobre

los activistas en Grecia


17 de abril: La Antorcha Olímpica será

recibida con acciones naranja cuando llegue a China


La pluma es más fuerte que la espada


Ayúdanos

a realizar acciones Naranjas

cuando la Antorcha Olímpica continúe

Más….


28 de marzo 2008

La policía griega prohíbe la ropa naranja durante el relevo de la Antorcha Olímpica

Activistas daneses parados por la policía griega

A 10 activistas Naranja se les ha prohibido seguir a la Antorcha Olímpica en Grecia. Fueron parados a 70 kilómetros de la ciudad de Larissa, donde se tenía previsto realizar un acto pacífico en el Relevo de la Antorcha.


Acción Naranja a la

ceremonia de encender 

la Antorcha Olímpica

 

Atenas:

Hemos enviado un equipo

a Grecia para asistir a

la ceremonia de encendido

de la Antorcha Olímpica

en la antigua Olímpia el 24 de marzo.

Los días siguientes nuestro equipo

seguirá la ruta de la Antorcha en Grecia.

Leer más


El movimiento democrático chino apoya la campaña

The Color Orange

La Alianza de Hong Kong, una de la mayores

 fuerzas motrices del movimiento democrático chino

ha decidido de apoyar las manifestaciones Naranja.

Véase  Noticias

 

 


 

  Llamado de apoyo

Apoyar la idea

Canción de The Color Orange

Lista de soportadores

Sugerir a tus amig@s

Enlaces sobre
los derechos humanos en China

 

Preguntas más frecuentes
sobre The Color Orange


Apoya el proyecto transmitiendo
el llamado a tu lista de contactos


2155266
visits since Jan. 2008